La skotaj sciencistoj Paul Cockshott kaj Allin Cottrell naĝas kontraŭflue. Ili montras, ke ja eblas efika planekonomio, kiu superas ĉian merkatan reguladon.
Per kritika analizo de la fiaskinta realsocialismo kaj de la eblecoj de moderna komputila teĥnologio ili montras la bildon de socialisma komunumo, kies trajtoj estas egaleco kaj demokratio.
La politik-ekonomia bazo estas la marksa laborvalorteorio, kies validon la aŭtoroj plurfoje pruvis. Tiu estas aplikata al socialismaj produktadkondiĉoj – do karakterizitaj de komuna proprieto je la gravaj produktadrimedoj – per tio ke ekonomia interligiteco, produktado kaj konsumado estas prilaborataj surbaze de la labortempo.