Pri kavaliroj kaj damoj de pasinta tempo…
Francis, John. Kronprincedzino. – Antverpeno: FEL, 2011. – 192 p.
Kronprincedzino, la lasta romano de John Francis, aperis kelkajn tagojn antaŭ la morto de la aŭtoro. “Tamen John Francis neniam vidis sian lastan romanon. La libroj survojis al li en la poŝto, en la momento, kiam li forpasis”, – skribas FEL, prezentante ĝin.
Ĉio okazas en fikcia lando Juglando (nomo jam konata laŭ plifruaj libroj de John Francis) kaj ties ĉefurbo Kerno. Ankaŭ ĉiuj aliaj nomoj de personoj kaj lokoj estas fikciaj, sen ia simileco kun iu ajn nacio. Ne estas menciataj teknikaĵoj: ĉio povus okazi kaj antaŭ jarcento, kaj antaŭ jarmilo. Iom similstilajn rakontojn – ekstertempajn, eksterspacajn, romantikismajn – krom John Francis verkis en Esperanto ankaŭ David Jordan kaj Tim Westover, same anglalingvanoj. Do, kredeble, ekzistas konvena tradicio en la angla literaturo.
Dorskovrila rekomendo asertas: “Estas nur simpla, amuza, distra rakonto sed en modela natura lingvo”. Mi tamen hezitus konsenti. Longaj komplikaj frazoj ofte ne tuj kompreneblas, oni devas relegi por plene kapti la sencon. Do malgraŭ la leĝera enhavo la libro legiĝas nerapide. Plie agacas gramatikaj misoj – “sia” anstataŭ “lia”/”ties”, iom strangaj vortoj – “aktivoj” (= agoj), “kapunue” (= kap-antaŭen)… kaj simplaj komposteraroj. Miskompostaĵoj povis kaŭzi erarojn pri akuzativo k. s., sed aperas eĉ tute fuŝaj vortoj kiel “rojala palaco” (p. 138), “robusta” (imuna/fortika, p. 143), “porto” (haveno, p. 148), neĝustaj formoj kiel “kamparino”. Tiaj misoj plioftiĝas al la libro-fino. Plie, dorskovrile la libro estas anoncita kiel triĉapitra, sed reale ĝi konsistas el du partoj, la dua duoble pli longa ol la unua. Do ŝajnas, ke la libro ne estis zorge provlegita, almenaŭ ne ĝis la fino.
Entute ne tre klaras, kiajn legantojn unuavice celas la libro. Ĉu knabojn? Sed por plena kompreno bezonatas multaj “fonaj scioj” el Esperanto-kulturo, jam ekde la titolo, probable ne hazarde elektita: unu el nemultaj pure Esperantaj radikoj “-edz-” ja aperis per malmuntado de ĝuste la vorto “kronprincedzino”… Cetere, ankaŭ la verkoj de jam menciitaj David Jordan kaj Tim Westover same por adekvata kompreno postulas seriozajn sciojn pri Esperanto-kulturo.
Nepre laŭdindas freŝaj trafaj esprimoj: “kribri orbuletojn de informo – el la skorio de ilia konversacio” (p. 15); “eĉ … kaj eĉ pli eĉece” (p. 23); “uzante esprimojn en kiuj iu belo limiĝis al la sono” (temas pri fiaskinta instruado de belparolo al kampulino, p. 95). Ankaŭ vortludoj – “al ido nur ioto necesas” (p. 25), “iklo-ulo” (p. 79, en la antaŭa paĝo estis komparataj “kunulo” kaj “kuniklo”).
Tamen aliaj dorskovrilaj frazoj pravas: “Vi deziras senti vin kavaliro? Vi bedaŭras ke vi ne vivis en kastelo kun imponaj remparoj kaj levebla ponto antaŭ la kirasita pordego? – Jen la libro por vi! […] Ne atendu filozofion! Ne atendu sciencon! Ne atendu pasiajn amaferojn!” La intrigo estas plurloke vere streĉa, atentokapta, detektiveca.
En la centro de la rakonto troviĝas ne la kronprincedzino mem, sed ŝia fidela lakeo Jakto, kaj poste – ties nevo Ĉosto, ambaŭ tre saĝaj, singardaj, sukcese plenumantaj eĉ riskajn taskojn. Probable, tiomgrada lojaleco kaj fideleco tre malofte aperas en realo… La kronprincedzino estas sagaca kaj justa, sed ŝia filo – kapricema kaj malica, tio kreas pliajn problemojn. Estas priskribitaj pluraj aventuroj, kaj la fino de la tuta rakonto estas iel abrupta, eĉ sen klaraj ideoj, kio povos sekvi poste.
Post la fino de kapturniga, spion-detektiva intrigo, antaŭ ol lasi diskonigi ĉion al tuta sia popolo, la Kronprinco diras: “Jen rakonto por tuŝi la korojn kaj ŝprucigi la okulojn de sentimentalaj idiotoj tra la mondo, kaj kiuj estos la herooj? kaj kiuj la friponoj?” Ĉu tio estas ankaŭ vualita opinio de John Francis pri sia libro? Nu, tiakaze eble li estis iom tro severa en memkritiko…
Valentin Melnikov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto, 2013, №4-5 (222-223).