24min. LINGVO ESPERANTO, FORMATO 4:3, SISTEMO PAL.Dokumenta filmo pri la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) dum ĝia Malferma Tago en novembro 2005, kiam la oficejo festis sian 50-jariĝon en Roterdamo. La filmo gvidos vin tra la urbo Roterdamo sed precipe tra la domo, kiun ni povus nomi ,,nervocentro de UEA kaj en kiu jam dum jardekoj oni prizorgas la ekziston kaj glatan fluon de la funkciado de nia monda asocio. Krom la ĉefa filmo la DVD enhavas ankaŭ la partojn Bild-historieto de CO, Fotogalerio kaj Malantaŭ la kurteno (foto-scenoj de la filmado).