Amparolo

R$ 25,80

Dek kvin noveloj pri dek kvin renkontoj.

Em estoque

SKU: BEL0162 Categorias: ,

Amparolo, laŭ la dorsa priskribo, traktas en siaj 15 noveloj ne amon sed renkontojn — sed fakte en la mondo de Nemere estas iom malfacile distingi inter la du. Kompreneble, ne temas ĉiam pri amo inter viro kaj virino (en “Orokula Hundo” ni vidas renkonton, eventuale amon, inter viro kaj hundo), kaj kiam temas pri amo inter viro kaj virino, la amo foje povas montriĝi difekta aŭ eĉ amariga (“Viola”, “Retuŝo”) aŭ senespera (“Adana”, kiu iom memorigas la novelon “La ŝlosiloj de decembro” de Roger Zelazny). Foje temas pri amo al etoso, kiu evidente povas transiri ĝis amo al homo (“Surmonte”, “Altiro”, kiuj en iu senco estas la sama novelo, ripetite). Foje eĉ amo inter Dio kaj homoj (“La sciigo”, “La stranga fremdulo”, “La gasto”).

Peso 0,11 kg
Dimensões 21 × 15 × 2 cm
Ano

Autor

Editora

Páginas

80