Bato, La

R$ 52,00

Dekok rakontoj pri travivaĵoj plejparte en Sovetunio, de aŭtorino plurfoje premiita ĉe Belartaj Konkursoj.
Dezoito contos sobre experiências vividas em sua maioria na extinta União Soviética. A autora dos contos foi premiada diversas vezes nos Concursos de Belas Artes da UEA.

 

Em estoque

SKU: BEL0163 Categorias: ,

De kelkaj jaroj noveloj de Lena Karpunina ricevadas premiojn kaj honorajn menciojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. En 2000 aperis kolekto de 15 noveloj sub la titolo La bato.

La stilo de Lena estas simpla kaj glata. Ŝi rakontas laŭ senpera, efika maniero, sen tro detalaj priskriboj aŭ lingvaj komplikaĵoj. En sia rekta maniero ŝi prezentas scenojn kaj situaciojn kiuj impresas tre vere, kredinde kaj realisme. La medio kutime estas inter “simplaj homoj” en la iama Sovetunio. Tamen ne temas pri grizaj, seninteresaj figuroj. Male, Lena montras ke ĉiu homo estas unika kaj koninda. Ŝia majstra talento verkista konsistas ĉefe el homa psikologio kaj kapablo prezenti eĉ la plej strangajn personojn tiel, ke la leganto akceptas kaj eĉ ekŝatas ilin. En la Esperanta literaturo tiu ŝia talento estas vere malofta.

Peso 0,17 kg
Dimensões 20 × 15 × 1 cm
Ano

Autor

Editora

Páginas

125