Descrição
Reinhard HAUPENTHAL (naskita la 17-an de februaro 1945 en Kronach, mortinta la 29-an de septembro 2016 en Vaison-la-Romaine) estis pensiiĝinta instruisto pri la germana lingvo kaj katolika religio en Saarbrücken. En Esperantujo li aktivis kiel tradukisto, esperantologo kaj interlingvisto. Li estis multjara afergvidanto de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) kaj en tiu funkcio redaktis gazeton kun granda recenza parto, prizorgis libroeldonadon kaj -vendadon kaj aranĝis renkontiĝojn. Haupenthal estis membro de la Akademio de Esperanto. Li eldonis verkaron de Karolo Piĉ.


