Bona Ŝanco

R$ 26,00

Compilação de doze palestras sobre a Língua Internacional e as ciências sociais.
Prosa escrita originalmente em Esperanto.

Em estoque

Werner BORMANN, naskita je la 27-a de oktobro 1931 en Berlino, mortis je la 16-a de majo 2013 en Hamburg, estis germana ekonomikisto, docento kaj esperantisto.

Li multrilate aktivis kaj transprenis respondecon kaj gvidajn funkciojn en la Esperanto-movado: Li estis membro kaj de 1995 ĝis 1998 prezidanto de Akademio de Esperanto. Li estis orda profesoro de AIS San-Marino. En 1970 li estis elektita estrarano de UEA, kies komitatano li estis dum 28 jaroj. Li estis prezidanto de fondaĵo FAME, kaj de 1967 ĝis 1977 prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

Li publikigis multajn prilingvajn verkojn; konata estas interalie lia prelegaro “Bona Ŝanco” (1971). En la Universitato de Hamburgo li ofte prelegis pri lingvaj temoj. Ankaŭ al la instruado de AIS li ofte kontribuis. Liaj priekonomiaj publikigaĵoj estas bona enkonduko ne nur en la priparolatajn temojn, sed ankaŭ en ties fakajn nociojn.

Peso 0,380 kg
Dimensões 22 × 16 × 2 cm
Ano

Autor

Editora

Páginas

246