Descrição
Bulgara Esperantisto estas la organo de Bulgara Esperantista Asocio (BEA), fondita en 1919; formato 24,5 x 16 centimetroj.
Ĝin redaktis Asen Grigorov kaj Z. Zahariev. En 1933 redaktis Simeon St. Ĥesapĉiev.
En 1984 aperis la 54-a jarkolekto. Nuntempe “Bulgara Esperantisto” aperas 3-monate en 20-paĝaj kajeroj. Redaktoro estas s-ro Georgi Mihalkov. Adreso por korespondado: ĉe BEA – P.K. 66, 1000 Sofio, Bulgario






