Ĉielarka estonto

R$ 56,00

Historia romano kun malta fono.

Apenas 2 em estoque

Ĉielarka estonto estas unu plia koloro al la bildo de la originala Esperanto-literaturo. Ĝi ne nur riĉigas nian literaturon per la temo, sed ankaŭ montras parton el la historio de Malto. Mallia priskribas la malfacilan vivon de la maltanoj dum la Dua Mondmilito. La romano ne estas ampleksa. Ĝi konsistas el 23 mallongaj ĉapitroj. La aŭtoro esploras la vivon de unu familio dum la milito kaj tra la okuloj de siaj herooj li prezentas la terurajn militajn okazintaĵojn. La juna pentristo Fredu Flores ekamas la konatan francdevenan baletistinon Celestine, sed kiam Flores forveturas por lerni pentroarton en Romo, Celestine iĝas edzino de doktoro Michel Bru, amiko de Flores. Kiam Fredu Flores revenas, li komprenas, ke Celestine jam estas edzino de Bru. Okazas akcidento kaj Celestine mortas. Flores edziĝas al la nevino de doktoro Bru, Miriam.

Peso 0,170 kg
Dimensões 21 × 14 × 1 cm
Ano

Autor

Editora

Páginas

111

Idioma

ISBN

1882251342