Dia Regno

R$ 95,00R$ 114,00

Oficiala organo de KELI, fondita en 1908 dumonata revuo.
Pri protestantismo e ecunemismo.

SKU: RE003 Categoria:

Dia Regno estas la gazeto de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Ĝi estas fondita en februaro 1908 de germana inĝeniero Paul Hübner (1881-1970) kun la titolo “Esperanto en la servo de la Dia Regno”. Ĝi celis, kiel emfazis Hübner, esti “ligilo inter ĉiuj kristanaj samideanoj”, “komuna informilo pri la kristana vivo en ĉiuj partoj de la tero”, kaj “gvidisto al Jesuo Kristo kiel nia sola Savinto”.
Ĝis la fino de 1908 Hübner trovis iom pli ol 80 abonantojn en 12 landoj, kaj ekde januaro 1909 li eldonis la gazeton sub la mallongigita nomo “Dia Regno”, sub kiu ĝi aperas, kvankam kun fojaj interrompoj, ĝis hodiaŭ.
Nuntempe la gazeto aperas 6-foje jare en formato A5 kun ĉ. 24 paĝoj. Redaktoro estas ekde 2005 Bengt Olof Åradsson.

Opção de Assinatura

Membro(a) da Liga Brasileira de Esperanto, Não é membro(a) da Liga Brasileira de Esperanto