El mia buduaro

O preço original era: R$ 80,00.O preço atual é: R$ 20,00.

Originala poemaro dividita en du cikloj: Virkato kaj Demandoj rekte sur la korpon.

Em estoque

Recenzo de Gerrie van Geffen

Vino, viroj kaj kanto

Fonto: Fonto, n-ro 185, majo 1996
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/fo/vinvirkantrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-12)

Enkonduke. en “Pensante la paseon”, la esperantista hetajro Eli Urbanová trinkas teon kaj rememoras la estintaĵojn de la vivo. Siaj iamaj amantoj/amatoj: Ŝtefo, Jan, Ernesto, Julio kaj aliaj. Eĉ sciante minimume pri la historio de Eli, ni tamen eble tuj konstatas, ke temas pri la edzo Ŝtefo Urban kaj la pli fama Julio Baghy, ambaŭ mem poetoj elstaraj en la Esperanta bcletro. Sed kiuj estas la aliaj? Ne estas klare al tiuj legantoj sen pli ol minimuma scio pri ŝia vivo. Por pliaj detaloj, tiuj kun akrigitaj apetitoj serĉu en ŝia akompana volumo Hetajro dancas, samjara, sameldoneja.

En la nuna vino, viroj kaj kanto, kun 31 poemoj sufiĉe mallongaj, jam la dua rakontas al ni “Foto “Hetajro””: la hazarda okazo kiu donis al la praganino la nemaltaŭgan nomon:

La erotikaĵoj en ĉi tiu libro ne kompareblas kun la eroj en la Sekretaj sonetoj de Peter Peneter – eroj kiuj havas kapablon embarasi eĉ al liberpensuloj, la unuan fojon ekvidantaj ilin presitajn. – Kontraste, la poemoj de Eli estas pli subtilaj, oblikvaj, aludaj: kio fakte impresas kiel pli veraj artaĵoj. La eksplicitaĵojn oni eble trovas pli frapaj ol tiujn en ŝia unua kolekto (Nur tri kolorojn, 1960). Sed ŝajnas ke nur tri-kvar eroj vere ĝenus embarase, pro la manieroj priskribi korpajn partojn aŭ funkciojn: “Poemo pri Liboc”. “Super la skandala Poemo pri Liboc”. “Lasta amanto”. “Nudista plaĝo”. Iom pli eksplicitaj ol la plejparto dc la poemoj estas 17 el la 27 ilustraĵoj de Richard Fremund, prezentitaj dise en la libro.

Ni trovas kvar poemojn. kiuj plimalpli rekte temas pri Baghy, kaj unu eltiritan el korespondado inter la du gepoetoj. En la unua, “Baghy”, prezentiĝas admiro pri tiu mentoro 30 jarojn pli aĝa (kontraste kun la edzo, nur dekon da jaroj tia). Sed ĉu la rilato estis platonfamilia aŭ ĉu pli erotika? Per kiu semantemo oni pli ĝuste priskribu la internlaton, se oni elektus inter la ĉe la grekoj tri specoj de amo? Kiel kompari la amon de Eli al Julio kun tiu de Marjorie Boulton al la sama homo – ŝia “kara paĉjo”? Kio eventuale rezultas el manko de sufiĉa amo far la natura patro?

Aldone al la specifaj viroj, kiujn (ek)konis Eli, ni trovas difinitajn geografiajn lokojn el ŝia travivado: Ŝumava, Šarka, Krkonoŝe. Samurbanoj kaj ties najbaroj probable tuj rekonos tiujn lokojn. Sed eble la pli internacia legantaro ne. Ĉu do ni inter ĉi lastaj malpli kapabalas rilate al tiuj poemoj? Ni devas diri: iugrade jes. Sed ĉu ili tial estas por ni malpli ĝueblaj? Mi pensas, ke ne. La temoj kaj spertoj estas sufiĉe universalaj, la bildoj sufiĉe klaraj, ke eblas al ni imagi nin en tiuj medioj.

Kiajn temojn universalajn ni trovas? Jen kelkaj: Provo difini la amon (‘Amo’); ĵaluzo (“Baghy”, “Nuksrompilo”, “Mi scias”); amoj besta (fiŝa) kaj homa (“Fenomeno”); malestimo al verkista laboro (“Okazis en la Centralo”); frustra vivo sen kontentiga amorado (“Poemoj pri Liboc”).

Kaj “antaŭ ĉio, la muziko!” Tion motigis en Esperanto la poeto Nikolao Hohlov, stafetante verson de franca Paul Verlaine. Eli ja prezentas al ni frapajn universalajn temojn, kapablajn instigi kaj daŭrigi nian intereson. Sed ĉu individuajn erojn kuntenas muziko – kun ritmo kaj rimo kiuj akrigas kaj profundigas niajn sentojn?

Ni trovas rimojn ne nur purajn, sed ankaŭ rimoidajn kaj agordajn, ofte kun malsimetrio: balzamo – manon (“Baghy”); ŝanĝo – ŝarĝo (“Inter kvar muroj”): adulto – kulpo (“Miaj bonaj agoj”); gasto – gesto (“Gastoj”).

Sed foje poemo komenciĝas per flua ritmo, kiu subite kurtiĝas aŭ rompiĝas: En Šarka mi persone ŝatis / rigardi sor al arbokronoj. / Kvazaŭ mi paŝus sub plafono, / tra kies multaj truoj / penetras la bluo. (“En Šarka”). Aŭ: Alie mi ne povas. / Kien mi min movas, / tien kun mi iras / en fidela akompano / mia romano (“Post kvin minutoj dek du”). Lerta deklamanto kapablas malpliigi la malglataĵojn: sed ni pensu ankaŭ, ĉu iom da malglateco ne helpas arte, por infuzi en la leganton/aŭdanton, pere de nereguleco, senton pri la fortoj de la emocioj verkistinaj. Kaj kio pli helpas simuli muzikon, kanton, ol ĉeesto de refreno? Oni trovas tiajn ripetojn – tutaj aŭ partaj, senŝanĝaj aŭ modifitaj – en la plejmulto de la kolekto: Kaj apartenas / al mia roman’ / ankaŭ la Cigno / de Saint-Saens… (“Cigno”); A1 via mondo de impresoj: / Ne ĉiuj falas en forgeson. / Ne ĉiuj dum la temp’ emanas. / Precipe se ni iun amas… (“Mi scias”).

William Auld, recenzante Hetajro dancas (Fonto, n-ro 177), rememoras pri la impreso kvardekon da jaroj pli frue: “la arta ardo kaj sensuala kolorpleno de ŝiaj poemoj! Jen… poeto individue erotika, pasie romantika!” Ni rajtas diri, ke tiaj eĉ nun restas la poezio kaj la poeto, ambaŭ maturiĝinte sed ne dekadencinte. La jena kolekto kontentige komplementas tri pli fruajn kaj la lastatempan aŭtobiografion.

Peso 0,09 kg
Dimensões 21 × 15 × 0,5 cm
Ano

Autor

Editora

Idioma

Páginas

71