Recenzo de Yenovk Lazian
Fonto: Esperanto, N-ro 1138 / julio-aŭgusto 2001
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/ambaterarrec.html
Stig Jacobson esplore vagas tra mallumaj etaĝoj de la homa subkonscio. La okazaĵoj de liaj rakontoj disvolviĝas subite. Misteraĵoj eniras la vivon seninvite, trude. La duonbiblia reĝo Ahaŝvero estas pridemandita en nuna policejo. La fluo de historiaj sinsekvaĵoj turniĝas reen: korktirilo estas elpensita kaj kreita antaŭ la boteloj. Jen ŝtono kovrita per elĉizita runa skribo. Subite la esploristo malkaŝas ĝian enigmon: li mem elĉizis la runojn antaŭ jarmilo. Al tiu ŝtono en alia rakonto iom similas foruzita teko plena de skribaĵoj. Ĝi transiras de-man-al-mane kaj neatendite ŝanĝas la vivovojon de iu posedanto.