Esperanto por lernejaj klasoj – 2 – (Libro de lernanto) – Unua eldono 2010 (Sem CD)

R$ 20,00

Os arquivos MP3 do livro podem ser baixados do site http://butiko.esperanto.org.br/

19 pliaj lecionoj de populara kolorilustrita kurso. Ĉi tiu volumo celas la lernantojn.

Em estoque

SKU: BEL0122 Categorias: , ,

Komentario pri la libro ĉe Edukado.net.

La kompleto Esperanto por Lernejaj Klasoj konsistas el du bunte ilustritaj porlernantaj libroj (volumo 1 kaj 2) kun ekzercaroj kaj sonKD-oj. Krome, la instruisto havas por ambaŭ niveloj gvidlibron kaj helpan tekon, kun preseblaj murbildoj kaj murfrazaro, flankaj tekstoj kaj ekzercaroj.

La porlernanta son-KD enhavas la ĉefajn enkondukajn tekstojn de la lecionoj, kiuj estas rol-ludataj de esperantistaj aktoroj. Tio donas al la lecionoj certan viglecon, havas efikon de motivigo.

La instrukompleto agordiĝas kun la rekomendoj de la Konsilio de Eŭropo en sia Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por lingvolernado, instruado kaj pritaksado, kiu celas unuecigi la mezuradon de lingvokapablo de lernantoj kaj kandidatoj al atestiloj pri fremda lingvo. Tutvasta mondskala uzo de la lerniloj plifaciligus la internaciajn kunlaborprojektojn.

La dua volumo kaj strukture kaj enhave estas daŭrigo de la unua libro, ĝi startas de forta B1 nivelo kaj librofine la lernantoj atingas la nivelon B2.

La uzantoj de la lernilo povos havi nekutiman problemon pro la abundeco de materialoj. Se oni ne havas sufiĉe da lecionhoroj, la instruanto devas elekti el la ekzercoj kaj dialogoj de la unuopaj lecionoj. Kia malofta riĉeco!

La metodo estas baze paroliga, la materialo konstruiĝas je riĉe ilustritaj kaj variaj dialogoj, kiuj plej ofte el multaj vidpunktoj ekzercigas kaj reekzercigas la lernendaĵojn. La gramatiko trateksas la libron, prezentiĝas en klaraj kaj bone strukturigitaj resumoj. Ilustritaj ekzercoserioj helpas la alproprigon. La leksiko retroveblas en la librofina indekso kun indikoj de la koncernaj lecionoj.

La libro servas ankaŭ kiel laborkajero, la paperkvalito facile ebligas plenumi skribe la ekzercojn kaj taskojn, fari notojn en la libro.

La gvidlibro de la instruisto (fakte kopio de la libro de la lernantoj) havas en ĉiuj paĝoj flankan kaj suban marĝenojn, kun notoj kaj sugestoj pri plej efika maniero enkonduki aŭ gvidi tiun aŭ sekvontan instruunuon aŭ paroligilojn.

Tiuj notoj kaj sugestoj multe faciligas la prepariĝon de la instruisto kaj ŝparigas al ŝi/li tempon kaj energion. Fakte, laŭ tiu ĉi soci-funkcia metodologio la instruisto ne instruas, sed reĝisoras la grupan lernadon, tial kolegoj ankaŭ kun malpli da spertoj povas sukcese uzi la materialon.

La helpa teko senpage elŝuteblas el la retejo de la projekto kaj povas esti libere modifita de la instruisto laŭ ŝiaj/liaj bezonoj. La por la materialo lanĉita retejo Lerneja klasoj kun klarigoj, specimenoj kaj elŝuteblaj dokumentoj helpas la kunlaboron de la internacia uzantaro.

Detalan analizon pri la libro bv. legi en la artikolo de Paulo Nascentes, trovebla en la suba rubriko de Recenzoj.

Nia redakcio tre bonvenigas la kompleton kaj gratulas la aŭtoron kaj lian teamon pro tiu valorega kaj riĉa materialo. Ni esperas ke ĝi estos konata kaj uzate vastskale en la tuta mondo.

Fonto: komentario el: edukado.net

Peso 0,51 kg
Dimensões 28 × 20 × 2 cm
Ano

Autor

Editora

Páginas

174