Descrição
Kunproduktado franc-brazila prezentante 15 bandojn anarkipunkaj, hardkoraj, grinckoraj, krustkoraj, traŝaj, ktp… el 4 landoj :
Piĉismo (Ukrainio), Araukana, Gepatra Averto, Stomaka Korodo kaj DHC (Brazilo), Alaksio kaj la Galaksioj el Kanado, La Konkoj, La Bestoj, La Valsistinoj, La Drinkomaniuloj, Toksa Frenezo, Araŝ-Mumut’, Violenta Topaloff, Traŝ-Bog’ kaj Hom-faktor’ (Francio).
Ĉiuj bandoj kaj kunlaborantoj partoprenis propravole kaj senpage al tiu ĉi kompilaĵo solidarece al la brazila asocio IBCC de São Paulo por la projekto “Libereco”, por kiu la profitoj de la vendoj de la KDoj estis dediĉitaj. Tiu asocio helpas la virinojn kun modestaj enspezoj por kuracadi ilian mamkanceron. La grafikaĵoj de la KD-kovrilo, de la banderolo, kaj de la disko estis realigitaj de unu inter ili, Lourdinha Borges, kiu skribis ĉi tion:
“Mi dezirus ke tiuj ĉi bildoj fariĝu simboloj de forto kaj espero.”






