Espero Katolika

Price range: R$ 135,00 through R$ 162,00

Espero Katolika estas la oficiala organo de IKUE. Ĝi estas la plej malnova Esperanto-gazeto daŭre aperanta (ekde 1903).

SKU: RE004 Categorias: ,

Consulte o frete e prazo estimado de entrega:

Não sei meu CEP

Descrição

Espero Katolika estas katolika Esperanto-revuo, eldonata de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.
Ĉar ĝi unue eldoniĝis en 1903 kaj plu eldonatas (kun interrompoj dum la du mondmilitoj), ĝi estas la plej malnova Esperanto-gazeto daŭre aperanta ĝis hodiaŭ.
Ĝia fondinto estis la pastro Emile Peltier, el Tours (Francio), kiu la unuan numeron eldonis en oktobro 1903 kaj estis la animo de la gazeto ĝis 1908. Poste redaktoro estis ĝis 1911 Claudius Colas, el Parizo. De 1911 al 1923 redaktoris J. Smulders, el Nederlando (en 1921 F. Meŝtan el Vieno), de 1924 al 1932 G. Ramboux el Parizo, de 1932 Joan Font i Giralt el Hispanujo.
Ĝia formato en 1933 estis 27×18, kun varianta paĝonombro.
Jam en la unua numero aperis alvoko akcentita: “For la neŭtralismon!”; Espero Katolika restis ĉiam konscia, eĉ ofte “militanta” defendanto de la katolika dogmaro kaj eklezio. La revuo aperis ĉiam kun la aprobo de la ekleziaj aŭtoritatoj kaj akiris trifoje apostolan benon de la papo.

Informação adicional

Opção de Assinatura

Membro(a) da Liga Brasileira de Esperanto, Não é membro(a) da Liga Brasileira de Esperanto