Fonto: Esperanto, 2001
Reta ligilo al la originalo:http://esperanto.net/literaturo/uea/fadenamrec.html
Aldonita de A. G. (2004-10-18)
Ke Gerrit Berveling erudiciulo, klasikisto, redaktoro de nia valora revuo Fonto – decidis kaj sukcesis verki roman(et)on, ne estas strangaĵo. Ni pensu pri Umberto Eco kaj lia La nomo de la rozo. Ne nepre divorcaj staras klero kaj lerto, scienco kaj kreivo.
Eco verkis sian romanon en lingvo ne malgranda – la itala. Berveling en lingvo nana – Esperanto. Fadenoj de l’ amo estas nova ĉenero ennia literaturo. Tamen la romaneto estas stile malpli antaŭenpuŝa kaj energia ol la verkoj de Štimec. Nek stile nek enhave ĝi atingas la saman sojlon kiel la plejparto de la rakontoj en la iberaj Ekstremoj.Sed la Bervelinga verko nepre legindas, pro pluraj kialoj, inter ili la homvarmo kaj viveco de la roluloj.
La ama/amora triopo ĉefrolanta en Fadenoj preterdube lokas ĝin ekster la tradicia kristana mondbildo, moralo. Ĉi-romane la aferoj okazas en mondo kiu mutacias paŝas postmodernen. Forfalas eĉ senĝene la pekideoj kaj kulp-turmentoj de longaj jarcentoj.
Jam oni komentis: ke efektiva pastro verkas tian romanon estas perpleksa. Tamen, la literatur-teorio postulas nepran disigon inter la verkanto reala kaj la aŭtoro implica. Octavio Paz
trovis ke budhisma monaĥo tute lertis en la verkado de
erotikaj versaĵoj: la piulo ne malpli piis pro tio.
Kiel erotika romano Fadenoj certe ne elstaras. La veraj seks-scenoj plenigas nur kelkajn paĝojn. Pintaĵo okazas kiam la triopo fakte triope amoradas.
La triopo konsistas el masklo, Anton (kiu foje eĉ “sentis sin iaspeca paŝao”), kaj du inoj, Sonja kaj Ike. Ili estas nederlandanoj, kiuj preskaŭ arketipe trovas sian idilion en dolĉo de la Sudo (Italio). Malgraŭ certa nivelo de klereco, laŭ ĉiuj indikoj temas pri sufiĉe ordinaraj homoj. Tia triopa “paro” ne estus raraĵo en la epoko kaj etoso de hipioj… kaj la afero ĉefe okazas ja inter 1969 kaj 1971. Pri tiaj eksperimentoj jam abunde verkis Jack Kerouac; kaj li pli esence, eĉ heroe, vivis sur la vojo…
“Kia lukso, povi ami du virinojn”: jen koncize Anton. Nu, en la mondliteraturo, jam malkovris tion d-ro Ĵivago. Nur ke li ne samtegmentis nek samvojis kun la du.
Fadenoj duarange belas kiel vojaĝ-romano. La emo “gigante vagadi” forte ligiĝas al la romanaj romantiko kaj erotiko. Temas pri vojaĝado eŭrope civiliza, kun interesa nuanco: tiu de pilgrimado, sugestita plurloke. La klasika mondo ne malofte elbobelas el la romana grundo, kaj citaĵoj en la latina ne forestas. Spuroj ja de la reala verkinto.
Forte skuas la triopan idilion la homnaturo: verŝajne ĵaluzo-sentoj inter-inaj. Eble tie oni kredus spuri implican moralan vidpunkton, de la pastro Berveling. Kiamaniere ŝanĝi la moralon se la homo eterne restas nature sama? Tamen roman-fine la triopo denove montras fortan volon plukuni kaj pluvoji.