Falĉita kiel Fojno

R$ 15,00

Krimromaneto en internacia kaj sveda medio kun ingrediencoj realisme aktualaj, miksitaj en maniero tipa de Sten Johansson.

Em estoque

Recenzo de Don Harlow

Recenzo

Reta ligilo al la originalo:http://www.harlows.org/don/reviews/falita_kiel_fojno.php
Aldonita de AG (2004-10-19)

Detektiva romaneto, iom realisma en tio, ke ĝi montras verajn policajn detektivojn, kiuj kolektas faktojn, kiuj neeviteble (kaj post iom da tempo) gvidas ilin al la unusola kriminto, ne al ĉambro da suspektitoj, elinter kiuj ili devas per sia deduktaj povoj elekti la veran kriminton.

Kiam la familio Schulze veturas de sia hejmo apud Hamburg al sia somerdomo apud lago Törn en sudorienta Svedio por kvinsemajna jarferio (verŝajne, ho miaj samlandanoj, tio ne estas tre stranga afero por eŭropanoj), ili ne atendas, ke la du gefiloj tuj trovos apud la hejmo kadavron murditan de falĉilo. Enketado de polickomisaro Roger Svedberg kaj policinspektoro Tom Jankéus baldaŭ eltrovas, ke la kadavro estas tiu de dana narkotisto kaj kontrabandisto Brian Jespersen, kaj ke la iama amikino de Jespersen, Mette Søbjerg, loĝas apud la sama lago kaj posedas apudan butikon de novepokaĵoj. Kaj, kompreneble, Mette havas ian rilaton kun la murdo, sed ne la evidentan …

La romaneto estas iom internacia laŭ sia aspekto; rolas ne nur Svedio, Danio kaj Germanio (hejmo de la familio Schulze, senkulpuloj kies enplektiĝo en la afero tamen ne finiĝas per la eltrovo de la kadavro), sed ankaŭ Pollando.

Ĉefe temas pri relative simpla Esperanto — nu, ne tute simpla, sed limigita, pli-malpli, al la oficiala lingvaĵo. Troviĝas fina paĝo kun 21 glosoj, sed grandparte temas pri asimilitaj loknomoj (ekz-e Elsinoro, Skanio) aŭ modernaj ĉiutagaĵoj (faksi, telefaksi, retpoŝto). (Atendante ege bezonatan kasedon el Danlando, sur paĝo 52 Svedberg demandas al sia partnero: “Ĉu ne eblas sendi sonregistraĵon per ia komputila retpoŝto? [kaj, supozante nean respondon] Mezepoke!”) Krom tio, Johansson en unu loko uzas ne la ĝustan akĉenton sed akcenton, kaj aliloke misliterumas kurzon kielkurson. Sed efektive la libro estas tre facile legebla. Mi devas iom protesti pri la uzo de “Nova Aĝo” anstataŭ “Nova Epoko” for “New Age”.

Temas, cetere, pri la unua el kvar romanetoj, ĉiu okazanta en alia sezono, pri la samaj policanoj. Mi kun plezuro legos la tri aliajn.

Peso 0,11 kg
Dimensões 21 × 15 × 1 cm
Ano

Autor

Editora

Idioma

Páginas

76