Recenzo de Sten Johansson
Okupas vakan lokon
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/kiujsemasrec.html
Por la premio Raymond Schwartz en 1980 konkursis dek manuskriptoj. Premiiĝis la romano Kiuj semas plorante… de Éva Tófalvi kaj Oldřich Kníchal . Ĝi estas verko nekutima, eble eĉ unika en la originala literaturo Esperanta, traktanta sociajn, politikajn kaj psikologiajn temojn de nia epoko per rakonto esence realisma, en kiun plektiĝas ankaŭ la Esperantomovado.
La agado de la romano okazas meze de la 1930-aj jaroj en centreŭropa lando nenomita, kiu pleje pensigas pri Hungario. Temas pri socio, kie faŝistoj kaj nazioj pli-malpli kaŝe ekhavas pli kaj pli da potenco en la ŝtato, dum ĉirkaŭe Hitler kaj Mussolini preparas la militon. Inter la homoj, kiujn la faŝistoj konsideras malamikoj, troviĝas socialistoj, judoj kaj esperantistoj.
La ĉefrolulo de la verko, Stefano Bende, estas junulo psikologie stampita de senama kaj humiliga infanaĝo. Li direktas sian tutan konscion al la celo revenki, reakiri la personan dignon, kiun laŭ lia opinio forprenis de li la estado kiel orfo senhava. Aliaj homoj por li rolas nur kiel rimedoj kaj objektoj de lia strebado.
Stefano estas talenta studento de filologio. Reprezentantoj de iuj politikaj fortoj rimarkas lin, kaj li enplektiĝas en sekretan rolon kiel spiono de faŝistoj inter esperantistoj. Li plenumas sian taskon, ŝajne sen embaraso pro homaj emocioj. Oni uzas lin, li kredas uzi siajn taskantojn, kaj finfine la situacio iĝas nemastrebla por li.
La strukturo de la verko estas zorge kaj trafe farita. Ĝi estas rakontata en mi-formo de Stefano, per ampleksaj retrorigardoj el posta tempopunkto, kiu prezentas kadron de la ĉefa rakonto. La priskriboj kaj la rakontado estas realisma kaj interesveka. Eble kelkaj aferoj ne estas sufiĉe klarigataj, kiel la potencakiro de la faŝistoj. Kaj mi ne sentas min tute konvinkita, kial ili dediĉas tiom da atento kaj zorgo al la esperantistoj, kiuj verdire ŝajnas sufiĉe sendanĝeraj, samkiel ankaŭ en la reala mondo. La psikologia evoluo de la protagonisto tamen impresas tre kredinde. Eventuale oni povus plendi, ke la aŭtoroj tro rapide kaj avare pritraktis la finon de la plej dramaj eventoj en la kaŝa agado de Stefano. Ankoraŭ dudeko da paĝoj tute ne ĝenus. Kiel bonan komprenon pri verka metodo mi tamen konsideras, ke la aŭtoroj nur alude sugestas la rilaton inter lia spionado kaj la tute alitipa restado en la kadra rakonto, kiu estas elirpunkto de liaj memoroj. Jen la leganto devas mem apliki sian imagpovon, kaj tio estas tre bonvena afero.
Alia eblo uzi tiun imagpovon estas eventualaj paraleloj inter la situacio en la romano kaj realaj spertoj de la verkintoj en la Esperantomovado de antaŭperestrojkaj Ĉeĥoslovakio kaj Hungario. Ankaŭ tie la aŭtoritatoj, samkiel en la libro, “aprobis fondiĝon de la Ligo” por “ilin ne nur kalkuli, sed ankaŭ pli oportune observi” (p. 55). Tia interpreto de la verko ja eblas, sed la drastaj sekvoj de la konspirado de Stefano ne tre alvokas tiun komparon. Pli proksima estus paralelo kun la traktado, eĉ pli drasta, de esperantistoj en Sovetunio dum la tridekaj jaroj.
La verko do estas historia romano, kvankam okazanta en la ĵusa pasinteco. Mi trovis unu anakronisman detalon: en 1936 centreŭropaj junaj esperantistoj kantas “Venkos ni en gloro”, kio ŝajnas ne tre kredinda. La tradicia kanto konatiĝis en Usono dum la kvindekaj jaroj kaj ricevis finan formon de Pete Seeger k.a. en la sesdekaj.
La stilo de la rakonto estas bona, kvankam eble iomete peza. Tiu pezeco ĝenas plej multe en la dialogoj, kiuj ne estas la plej forta parto de la verko.
– Vi kapablas tre rapide perceptadi, havas brilan memoron. Sed tio ne estas ĉio. La fenomenojn oni devas selektadi, meti en ĉies propran lokon. Kaj tio postulas veran intelekton. Por tio penadi vi devus, filo mia, tiun kapablon atingi necesas. (p. 37)
Ankaŭ la lingvaĵo de la verko ĝenerale estas bona kaj normala. Jen kaj jen tamen aperas formoj karakterizaj de orienteŭropa Esperanto, plej tipa de slavaj parolantoj, sed evidente aplikata ankaŭ de la hungarino Éva Tófalvi, kiu estas “ĉefaŭtoro” de Kiuj semas plorante... Temas pri ofta uzo de “ne unu” (p. 37, 41, 59 k.a.), ĉiam en la signifo pli ol unu, kvankam por okcidenta leganto ĝi povus same bone signifi malpli ol unu. Temas pri certa emo je superfluaj prefiksoj de verboj – “perdefendi (…) disertaĵon” (p. 41), “ellerni Esperanton” (p. 63), kaj pri iufoja uzo de “nek” en la senco eĉ ne (p. 50). Kaj foje temas pri klasika nelogikaĵo: “ni estis samaltaj kun Joco” (p. 13, = Joco kaj mi estis samaltaj). Eĉ kun tiuj detaloj, la teksto tamen estas flua kaj facile legebla.
La plej grava afero pri ĉi verko estas, ke ĝi okupas preskaŭ vakan lokon en la Esperanta beletro, kie nek realismo nek politikaj temoj oftas.