Libro de la mirindaĵoj, La – Serio Oriento-Okcidento Nro34

R$ 55,00

Unu el la plej legataj kultur-peraj verkoj de la Mezepoko, riĉa observaro de vigl-okula Venecia komercisto vaste vojaĝinta de Zanzibaro ĝis Ĉinio.

La verko estas envicigita en la UEA-serion Oriento-Okcidento (volumo 34).

Apenas 1 em estoque

Recenzo de Sergej Pokrovskij

La libro de Marko Polo kaj ĝiaj tradukoj

Fonto: La Ondo de Esperanto. 2002. №3 (89)
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.org/Ondo/R-polo.htm
Aldonita de A. G. (2004-10-17)

Impona akiro

Jen unu el la plej famaj libroj de la monda literaturo tradukita en Esperanton. Marko Polo estas unu el la plej konataj vojaĝantoj en la historio, kaj kio povas pli konveni al la serio Oriento-Okcidento ol priskribo, fare de veneciano, de la mezepoka Azio je kriza momento de ĝia historio?

La tradukinto estas Daniel Moirand, multjara (1991–2001) membro de la Akademio, kiu dediĉis al la traduko kvar jarojn da intensa laboro.

Ankaŭ tipografie la libro aspektas impone: 445 paĝoj bele presitaj kaj sufiĉe bone binditaj. Antaŭparolo de la tradukinto kaj abundaj piednotoj devas helpi al la leganto kompreni, pri kio temas. Resume, la eldonaĵo tre konvenas por impresi la publikon — kaj la esperantistojn, kaj la eksterulojn.

La originala Libro

La aŭtoroj

Fakte, la libro de Marko Polo havas almenaŭ du aŭtorojn, kaj estis homo kies rolo en la sukceso de la verko estis ne malpli granda ol tiu de Marko. Ĉar Marko estis nek unua, nek lasta; aliaj vojaĝintoj postlasis konsiderinde pli fidindajn kaj valorajn informojn; sed neniu tiom famiĝis kiel Marko Polo.

 

La vera nomo de tiu homo estis, probable, Rustichello [rustikelo] el Pizo; tiu italo verkis franclingve kavalirajn romanojn, sed sian nomon li senmortigis ĝuste per tiu iniciato: literature prilabori la rakonton de Marko Polo.

Verdire, estas problemo koncerne la nomon: italo, li preferis francigi sian nomon kaj verkojn. La francoj tamen obstine lin nomas Rustichello (kaj tiel ankaŭ en la recenzata libro); tio eĉ pensigas pri Napoleono, kiun la aristokratoj persiste nomis Buonaparte. Nu, mi respektos lian plumnomon Rusticien, kvankam transskribe: Rustisjeno.

Probable Rustisjeno elektis la materialon kiu, liaopinie, povus interesi la publikon — kiun nome, li indikis jam en la unua frazo de la Libro:

Sinjoroj, Imperiestroj kaj Reĝoj, Dukoj kaj Markizoj, Grafoj, Kavaliroj kaj Burĝoj kaj ĉiuj vi, kiuj volas koni la diversajn homajn rasojn kaj la malsamecon de la diversaj regionoj de la mondo …

Komencante rakonton pri vere granda vojaĝo tra regnojn multoble pli grandaj ol la tuta mikroskopa Eŭropo, Rustisjeno ceremonie riverencas ties etajn moŝtulojn. Mi ne povis ne rememori la respektan admiron de Gulivero priskribanta la majeston de la Liliputa Reĝo. Tiu unua frazo tre klare esprimas la tuton: rakonto pri granda vojaĝo, filtrita kaj ornamita de liliputa ĵurnalisto por plaĉi al liliputa publiko.

Peso 0,63 kg
Dimensões 21 × 15 × 5 cm
Ano

Autor

Editora

Idioma

Páginas

445

Tradutor

Você também pode gostar de…