Literatura Foiro

R$ 289,00R$ 347,00

Literatura Foiro – 6 x ano, 56 pgs, 15 x 21 cm, capa cor, cultura geral, literatura

SKU: RE873 Categorias: ,

Literatura Foiro estas grava kultura revuo, la plej longe kaj senpaŭze aperinta en la historio de la esperanto-literaturo. La revuo gastigas precipe beletron, sed ankaŭ muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon.

La revuo estis fondita de la literatura rondo “La Patrolo” en Milano, 1970. De tiam ĝi aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 eĉ pli ofte), kaj atingis la 260an numeron en decembro 2012 (43a jarkolekto). La ĉefredaktoroj de LF estas:Giorgio Silfer (1970-1980), Perla Martinelli (1980-1995), Ljubomir Trifonĉovski (1996 ĝis nun). Ekde 1980 la revuo apartenas al la eldonejo Kooperativo de Literatura Foiro.

Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura revuo en esperanto: ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra, ĉar neniu literatura aŭ kultura revuo superis tridek jarkolektojn senpaŭze.

Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, ĝi arigas ĉirkaŭ si plurajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe ĝi estiĝis la centro de la opinimovado “Raŭmismo” kiu kondukis ĝis la Pakto por la Esperanta Civito.

Eldonisto: LF-Koop (Svislando)

Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski
Fondita en 1970

Numeroj jare: 6
Paĝoj: 56, A5

Literatura Foiro – 6 x ano, 56 pgs, 15 x 21 cm, capa cor, cultura geral, literatura

Opção de Assinatura

Membro(a) da Liga Brasileira de Esperanto, Não é membro(a) da Liga Brasileira de Esperanto