Mi vizitis grandan urbon

R$ 31,90

Togolanda vilaĝano vizitas la ĉefurbon Lome kaj pasigas kelkajn tagojn ĉe sia filo. La leganto multon lernas pri la sociaj cirkonstancoj en tiu lando.

Em estoque

En la rakonto Mi vizitis grandan urbon de Gbeglo Koffi ni konatiĝas kun la vilaĝano Gaĝenu en Togolando. Li vivas tradician vilaĝan vivon kiel fiŝisto sen grandaj scioj pri la ĉirkaŭa mondo. Lia filo Kuturo tamen vivas modernan komfortan vivon en la ĉefurbo Lome. Iutage li invitas sian patron veni tien por pasigi kelkajn semajnojn kun sia filo.

La rakonto temas pri la granda signifo kiun tiu vojaĝo havas por la maljuna vilaĝano kaj pri lia miro kaj naiva nekompreno renkontante la urban vivon. De komenco ĝis fino, do antaŭ, dum kaj post la vojaĝo, Gaĝenu konservas la saman sintenon. Li tre miras, admiras kaj avidas la urbajn modernaĵojn, tamen li ne akceptas ĉion kaj ne volas forlasi ĉion el sia tradicia vivo. Dum la legado oni ekkonas lin kaj rimarkas, ke li estas tre individueca, interesa persono, tre bone kaj trafe vivigita de la aŭtoro.

Peso 0,08 kg
Dimensões 21 × 16 × 1 cm
Ano

Autor

Editora

Idioma

Páginas

43