Princo Serebrjanij

R$ 80,00

Majstra traduko el la komencaj jaroj de la E-movado; represo iom korektita de la eldono 1912.

Apenas 1 em estoque

Recenzo de Vilho Setälä

Tre interesa libro

Fonto: Finna Esperantisto, 1913:2

Tre interesa libro, kiu certe meritas legadon. Ĝi priskribas vivadon en Ruslando dum la regado de Ivano Kruela, dum tiu senpaca tempo, kiam rabado floradis, eĉ protektite de la caro. La aŭtoro donas al ni klaran bildon pri la tiutempa superstiĉo, adorado de la cara persono, aroganteco de la favoratoj, senmoraleco de la caro, sed ankaŭ pri la nobleco de kelkaj homoj, kiel precipe la heroo de la verko, princo Serebrjanij. Ni tie trovas la spiriton de la malnova historia tempo, ĝiajn pasiojn kaj celadon, ĝian sencivilizeon kaj sovaĝecon. — La tradukaĵo estas bonstila kaj flua. Nur kelkajn riproĉojn mi volas fari. Ĉu ne “rimeno kun metala kuglo” estas kuglorimeno, dum rimenkuglo estas kuglo, farita el rimeno? Dume, laŭ mia opinio, la tradukintino uzas tro multe da neinternaciaj vortoj. Kial uzi rusajn nomojn de la kreskaĵoj, kiam oni povus formi vorton de la latina scienca nomo? Nomoj kiel “tirliĉ”, “plakun”, “golubec” ne estas pli priskribaj ol “gentiano”, “litrumo”, “bacino”. Kontraŭe, la vortoj “dornohava herbo”, “Ivano kaj Mario” ŝajnas al mi bonaj . Se “okolniĉij”, elvenanta el radiko “okolo” = apud, signifas homon, kiu devas esti apud la caro, kial ne nomi lin “apudulo” aŭ “apudcarulo”? Tiu vorto ja bezonus klarigon, sed ĝi estus pli facile memorebla ol la rusa vorto. Kial diri “ljetniko” kaj ne “somerveŝto”? — Nu, pri tiuj aferoj oni povas malsame opinii; ĉiuokaze ili estas negravaĵoj. Ni rekomendas la libron al finnaj samideanoj.

Peso 0,450 kg
Dimensões 22 × 14 × 2 cm
Ano

Editora

Páginas

282

Autor

Idioma

Tradutor