Recenzo de Sten Johansson
Nova traduko por masoĥistoj
Reta ligilo al la originalo:http://www.angelfire.com/ok/stenjo/rec/bacherachrec.html
Aldonita de Sten Johansson (2004-08-06)
La rabeno de Bacherach estas proza verko, nefinita kaj iom malkohera laŭ stilo kaj tendenco, de Heinrich Heine, verkita en 1825 kaj 1840. Ĝi scenigas kelkajn judojn en urboj ĉe Rejno fine de la Mezepoko, kaj temas pri ilia vivo en persekutoj kaj timo. La rakonto per romantisma kunfandiĝo de spirito kaj pejzaĝo prezentas efikojn al la homaj animoj de tia subpremita vivo, sed krome pentras buntajn scenojn el urba vivo, la rivero Rejno kaj festado de juda Pasko, kvazaŭ en ĝenra pentraĵo. En la tendenco de la verko kompato kaj indigno pri la subpremado de judoj alternas kun satiro, ĉefe kontraŭ judoj tro timemaj. Eblus eĉ diri, ĝi tiucele aplikas kliŝon antisemitan en la figuro Nasenstern.
Zamenhof tradukis la verkon por aperigo felietona en La Revuo printempe 1914. Nun tiu versio aperas kun paralela nova traduko kaj interesa enkonduko de Reinhard Haupenthal.
La Zamenhofa traduko impresas surprize malglata kaj arkaika. Svarmas – iuloke eĉ ĝis tedo – en ĝi la -adis, kiun oni en frua Esperanto uzadis por traduki nacilingvan imperfekton. Iuloke en ses linioj aperas dek -adis. Ankaŭ aliaj sufiksoj iom troas. La strukturo de la frazoj peze paŭsas la germanan originalon. Kvankam la lingvaĵo pli-malpli similas ekz. tiun en liaj tradukoj de Andersen-fabeloj, mi emas pensi, ke Zamenhof iom lace kaj malzorge plenumis ĉi tiun taskon. En la dialogo de la tria ĉapitro la lingvaĵo de Zamenhof tamen akiras ioman vervon kaj facilecon.
La versio de Haupenthal havas pli plaĉan kaj fluan frazostrukturon. Ankaŭ la elekto de gramatikaj formoj kelkfoje impresas pli nature kaj Esperante ol tiuj de Zamenhof. La plej frapa trajto de la Haupenthala teksto tamen estas amasego da nekutimaj eksperimentaj modernaĵoj en la vortaro. Ĉiulinie aperantaj ĉendi, dista, dos, fola, hato, hida, hilo, hostilo, hungri, infre, lante, live, mava, men, mido, minca, poka, prohibi, pucelo, sekolo, silvo, sob, sor, streta, tarda, tepida, vanui ktp impresas ridinde anakronisme en verko romantisma, kiu prezentas vivon mezepokan. Legante la du versiojn paralele, mi eksopiras al tria versio, kiu kombinus la Haupenthalan strukturon kun la Zamenhofaj vortoj!
Pli detala komparo de la du tradukoj lasas strangan suspekton pri la metodo de Haupenthal. Ĉiufraze, preskaŭ ĉiuvorte, li preferas ion alian ol Zamenhof. Mi imagas lin traduki la tekston de Heine kun unu okulo al la Zamenhofa teksto, obsedita de aspiro nepre trovi – laŭeble ĉiuvorte – alian solvon ol tiu. Fojfoje la impreso eĉ ridigas. Se Zamenhof diras, Haupenthal parolas, kaj inverse. Kie Zamenhof konservas germanan nomon, Haupenthal tradukas ĝin; kie Zamenhof esperantigas nomon, Haupenthal konservas la nacian formon ktp.
Pri la Zamenhofa stilo mia suspekto estas alia. Ĉu li reviziis aŭ entute tralegis sian unuan krudan tradukon antaŭ ol plusendi la manuskripton al La Revuo? Jen kaj jen la frazoj ŝajnas tradukitaj vorton post vorto, preskaŭ sen klopodo trovi pli fluan formon. Tamen, konsiderante ke tiam la lingvo aĝis nur dudek sep jarojn, tiu kritiko eble maljustas.
Necesas aldoni pri la stilo de Haupenthal, ke li preskaŭ ĉiam elektas ekstreme koncizajn kaj elipsajn formojn. Ofte tio kreas belan, fluan stilon kaj ritmon, sed fojfoje la mallongigoj troas, ĝenante kompreni la signifon. Kompare, la Zamenhofa stilo ĉiam longas, kun abundo da sufiksoj kaj kompletaj frazoj, kio pezigas la stilon, sed aliflanke perdigas nenion el la rakonto. Plurloke, kie la Haupenthala teksto nebulas, mi saltas al la Zamenhofa por ekscii la signifon.
Antaŭparole Haupenthal asertas, ke foje Zamenhof mistradukis. Manke de ekzemploj ne eblas tion pravigi aŭ mal, tamen klaras, ke pro koncizeco Haupenthal ofte ellasas erojn de la originalo. Foje li pro malzorgo eĉ fuŝas. Ekz. li ne komprenis la purigadon de bakiloj antaŭ Pasko, sed intermiksas fermentan panon kun senfermenta maco. Tie Zamenhof nature korekte tradukis. Aliloke li parolas pri “ateistoj”, kvankam la Gottlosen de la originalo evidente aludas nejudojn; Zamenhof pli bonstile diris “malpiuloj”. Haupenthal eĉ draste “desdentas” (=sendentigas) kompatindan viron, kiam la originalo parolas pri eltiro de nur unu dento.
Se la vortoj ĉe Zamenhof portas troan ŝarĝon de sufiksoj, Haupenthal male ĝis absurdo senigas ilin je sufiksoj. Eĉ finaĵojn kiel -anta li buĉas senhezite. Jen troviĝas neniu homo ridanta, gapanta, sidanta, staranta aŭ iranta, nur rida, gapa, sida, stara kaj ira. Post kelkaj paĝoj, tia lingvaĵo jam impresas kriple. Al la pli frue nomita anakronisma stilo komike aldoniĝas vortoj kiel ŝlagro, lunĉo kaj kidnapi, kiuj pli pensigas pri la nuna Frankfurto ol pri la mezepoka.
Tradukanto devas servi al du mastroj: al la aŭtoro – aŭ pli ĝuste al ties teksto – kaj al la leganto. Aliajn ambiciojn kaj personajn preferojn oni devas rezigni. Se mezuri laŭ tiu normo, Haupenthal ne scias traduki. Ĉe li superregas lia propra ambicio defii la Zamenhofan lingvon kaj liaj propraj preferoj kaj idiosinkrazioj. La versio de Zamenhof ne suferas pro tia balasto, sed ĝi en okdek ses jaroj malnoviĝis kaj kovriĝis de tavolo da polvo.
Se iu volas legi Der Rabbi von Bacherach, mi proponus prefere elteni la iom polvan Zamenhofan tradukon ol masoĥisme trasuferi la Haupenthalan.