Enigmoj por komencantoj kaj progresintoj
Fonto: Esperanto
Reta ligilo al la originalo: http://esperanto.net/literaturo/uea/sepurdrec.html
Aldonita de Andrej Grigorjevskij (2004-10-10)
En ĉiu lingvo verŝajne la plej legata romanspeco estas la detektiva: relative facila legaĵo kun malmultaj priskriboj kaj flankepizodoj, kun multe da ekscito. Tio veras eĉ nun, kiam abunde produktiĝas krimfilmoj, kiuj ne devigas la publikon al propra imagado, sed donas ĉion preta, kiel la modernaj ĉiovendejoj ofertas pretajn manĝaĵojn por ŝparigi al la aĉetantoj la zorgojn de kuirado.
Krimromanojn legas eĉ homoj kiuj ne parolas bone la koncernajn lingvojn aŭ estas lernantaj ilin. Ĉi-lastaj ŝatas detektiv-historiojn ĝuste ĉar tiuj ĝenerale havas facilan stilon kaj ilia enhavo taŭgas por gardi la intereson ĝis fine eltroviĝas la murdisto.
Se pri elnodiĝo de la intrigo temas: lastatempe, precipe televide, aperis la speco de detektivaĵo en kiu jam komence eblas scii kiu mortigis, kaj la intereso de la verko estas vidi kiel superruzas la krimulon iu Derrick aŭ Columbo. Ĉi-lastan tipon, ofte kun tro da perforto, mi taksas malpli altnivela ol la tradiciajn, verajn enigmaĵojn, kiuj devigas la “konsumanton” logike pensi kaj provi eltrovi la farinton kune kun la detektivo.
La du recenzataj libroj apartenas al la “enigma” tipo. La unua, verko de emerita profesoro el Aŭstralio, rakontas kiel detektivo Roberto Elis malkaŝas la murdinton de linda junulino, trovita morta en universitata kampo. Cetere – trafa koincido – la aŭtoro estas ĝuste unu el tiuj kiuj ŝatas lerni lingvojn pere de krimromanoj. Li komencis okupiĝi pri Esperanto en la Jubilea Jaro legante detektivaĵojn kaj, por perfektigi la akiritajn konojn, li ekverkis per sia komputilo romanojn, kompreneble prikrimajn. La amuzo iĝis verko, ĝuebla por ŝatantoj de detektiv-historioj kiuj volas legi facilan, mallongan verkon en bona Esperanto.
Alian, pli valoran specon reprezentas la libro de Deck Dorval. La majstro, kiu jam elplumigis – elkomputiligis? – unu krimromanon (Jaĥto veturas for… kaj veturigas la morton) en simpla kaj du (Nigra magio kaj Kazinski venas tro malfrue) en neologisma Esperanto, nun denove ĝojigas sian legantaron per romano en tradicia lingvaĵo. Ĉi tie la scenejo, anstataŭ kampo, estas luksa domo de riĉega teatrorektoro en Amsterdamo, kaj la murdito – ĝuste li, teatra geniulo sed homo abomeninda. La detektivon denove rolas la kamparan-aspekta krim-esploristo Ksavero Kant.
Mi volus mencii du trajtojn de la romano kiuj donas pluson rilate al kutimaj krim-historioj. Unue, mi trovis interesa kiel Dorval konigas al ni diversajn tipojn de aktoroj: tragedi- kaj komedi-ludanton, amant-rolulon kaj inojn kiuj efikas parte per sia talento, parte per sia belo. Dum la tuta agado, inspektoro Kant grumblas pri tio kiom malfacile estas ekscii la veron de homoj kies profesio estas komedii, ludi alies pensojn kaj sentojn, kaŝante la proprajn. Aparte bone estas skizita la figuro de Urd Hadda, homo fascinita de arto, kolektanto de artaĵoj, perfekta konanto de teatraj aferoj kaj homo kiu tute ignoras la etikajn normojn, volanta regi super ĉiu, ĉu viro ĉu virino, kaj kiu intencas eĉ…
Kion li intencas – vi povas informiĝi de Dorval, legante la libron. Sed mi ne forgesu la duan meriton de la romano: tiu certa intenco estas ligita kun “aideso” (kial ne: aidoso?), kies danĝerecon kaj kontaĝ-meĥanismon, krom la psikologion de ĝiaj infektitoj, Deck Dorval majstre montras en sia verko.