Simbiozo

R$ 5,00

35min.
Belíssimo cd com textos de Geraldo Mattos e músicas de Flávio Fonseca.
São 12 belas canções na voz do ilustre Flávio Fonseca.

 

Em estoque

SKU: BEL0110 Categoria: Tags: , , ,

Faixas:

  1. Tago Tropika
  2. Simbiozo
  3. Miniaturo 5
  4. Nokta pendolo
  5. 5-a Soneto por Nejma
  6. Miniaturo 28
  7. Mia ĝardeno
  8. Ĉi mia amo
  9. Miniaturo 31
  10. Trista soleco
  11. Kiam mi min eksplikas
  12. Jam temp’ está por verdera

Bona ripozo – kun Simbiozo

Fonto: Revuo Esperanto, julio-aŭg. 2003

Jen kantalbumo, en kiu F. Fonseca – konata interpretisto en Esperantio – prezentas sin ankaŭ kiel komponisto. La komponaĵoj estas tre variaj laŭforme, verkitaj por (plejparte) tre seriozaj versoj de G. Mattos. La aranĝoj estas diversspecaj (dominas, tamen, malrapida pensiga stilo, malgraŭ ke estas ankaŭ kelkaj “bolantaj” komponaĵoj), ĉiuj muzikaĵoj estas riĉaj harmonie kaj sufiĉe interesaj melodie. Foje, tamen, la muziko ŝajnas eĉ iom malhelpi al la versoj, kiel, ekz, en “Tago tropika” kaj en kelkaj “Miniaturoj”, ege ŝarĝitaj je poezia senco, kiun muziko apenaŭ povas fari ankoraŭ pli reliefa. En la vizaĝa komponaĵo “Simbiozo” – male – la formo tre kongruas kun la senco de la versaĵo (interrilato inter la muziko kaj la parolo, kies simbiozo estas la kanto). La diskon kronas brila kanto Jam temp’ esta por verdera, la sola priesperanta ero en la albumo. La kantointerpretado estas tre plaĉa kaj agrabla; la simpatia tekstolibreto servas kiel fina plezuriga komponanto de la bonkvalita havindaĵo, kiu la disko ja estas.

Entute do la disko povas kontentigi multajn: la pensemuloj trovos en ĝi bonajn pensigajn versojn, la muzikemuloj – variajn kaj multkolorajn komponaĵojn. Kaj fine por ajna homo la medita muziko kaj altkvalitaj versoj helpos malstreĉiĝi kaj bone ripozi. Do – ek al ripozo kun “Simbiozo”!

Peso 0,11 kg
Dimensões 13 × 15 × 1 cm
Autor

,

Idioma

Ano

Editora