- La aliĝkotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn, manĝojn kaj eventualajn elspezojn.
A cota de adesão não inclui alojamento, excursões, refeições e despesas eventuais. - La aliĝkotizo ne estas redonebla.
A cota da adesão não é reembolsável. - La aliĝkotizo estas transdonebla ĝis la limdato de 20/10/2025 per retmesaĝo sendenda al bel@esperanto.org.br. La retmesaĝo devas enhavi la datumojn de la nova aliĝinto. La nova aliĝinto devas observi la kategoriajn postulojn de la ricevita aliĝo.
A cota da adesão é transferível a terceiros até a data limite de 20/10/2025, através de e-mail enviado para bel@esperanto.org.br. O e-mail deve conter os dados do novo inscrito. O novo inscrito deve atender as exigências de categoria da inscrição recebida.
Kongresa Regularo / Regulamento do Congresso
Kongresa Regularo (ekstrato): “10. Al la Brazila Kongreso de Esperanto kaj al Brazila Esperantista Junulara Kongreso rajtas aliĝi ĉiu persono, kiu scias la Internacian Ligvon Esperanton aŭ simpatias al nia movado, kondiĉe ke li/ŝi rekonu la Kongresan Regularon kaj faru nenion, kio povas malutili al la Kongreso. La estraro de BEL, post konsiliĝo kun LKK, rajtas rifuzi la partoprenon en la Kongreso de kiu ajn persono.”
Regulamento do Congresso(extrato): “10. No Congresso Brasileiro de Esperanto e no Congresso da Juventude Esperantista Brasileira pode se inscrever todo aquele que sabe a Língua Internacional Esperanto ou é simpatizante ao nosso movimento, com a condição que ele(a) reconheça o Regulamento do Congresso e não faça nada que venha prejudicar o Congresso. A diretoria da BEL, após se aconselhar com a Comissão Local (LKK), pode recusar a inscrição de quem quer que seja.”