Israela Esperantisto

R$ 59,00R$ 71,00

Israela Esperantisto – 2 x ano, 28 pgs, 17 x 24 cm, da Liga Israelense de Esperanto

La abontarifon por IE papera (inkl. sendokostoj). 2 n-roj jare, koloraj, 28-paĝaj.

SKU: RE011 Categorias: ,

Israela Esperantisto (hebree: האספרנטיסט הישראלי) estas la organo de Esperanto-Ligo en Israelo. Ĝi aperas regule ekde 1959.
Fondita de Josef Murĵan sub la nomo “Nia Ligilo”, ĝi estis plue redaktita de Aleksander Manor, Josef Ŝemer, Doron Modan kaj ekde 2008 de Amri Wandel.
Ĉi-tempe ĝi estas kolora revuo, aperanta du fojojn jare (formato 24×17 cm). Malgraŭ modesta eldonkvanto de 300 ekzempleroj ĝi ĝuas intereson kaj kontribuojn, i.a. de nunaj eminentuloj kiaj Claude Piron, Miĥael Giŝpling, Zofia Banet-Fornalova, Kalle Kniivilä, Ulrich Lins, Boris Kolker k.a. La spektro de temoj tuŝitaj estas tre vasta, inkluzive de historiaj skizoj, eseoj pri Esperantistoj, tutmondiĝo kaj homaranismo, lingvaj problemoj, gvidlinioj pri informado, informoj pri la israela E-movado.
Inter la menciindaj eroj estas: Persona atestado pri la lastaj tagoj de Lidja Zamenhof (n-ro 113); La influo de la jida sur Esperanton (n-roj 139-140); malkovrita polemika artikolo de Zamenhof (n-ro 140) kaj lia Letero al la Biluim (n-ro 70); artikolo pri Petr Ginz, “Esperantisto, kiu vojaĝis el la getto al la kosmo” (n-ro 141).
Aldone, la revuo prezentas riĉan kolekton de literaturaj verkoj (prozo kaj poezio), tradukitaj samkiel originalaj.
Israela Esperantisto – 3 x ano, 22 pgs, 17 x 24 cm, p/b, da Liga Israelense de Esperanto

Opção de Assinatura

Membro(a) da Liga Brasileira de Esperanto, Não é membro(a) da Liga Brasileira de Esperanto