Animo drivas

R$ 49,00

Pri travivaĵoj de junulo en la duondemokratia Japanio de la 30aj jaroj.

Apenas 2 em estoque

SKU: BEL0618 Categorias: ,

Animo drivas estas verkita de Masayuki Kuroda en “orienta dialekto” de Esperanto, kurioze spicita per plej okcidenteskaj poeziaj terminoj (pigra, lirli, rezoluta, desaponto, rimorso ktp). Tio kion mi sukcesas vidi tra tiu lingva kurteno, kaj tra eksterordinare abunda serio da preseraroj, aspektas kiel sinsekvo de malsame ampleksaj epizodoj el junula vivo. Yukio Enami aperas en la plej malfacila parto de sia vivo, tiu kiam nepras decidoj pri laboro kaj pri amo. Li rifuzas marksisman propagandon kaj akceptas tradician religiemon. Fine, li rezignas pri amo al junulino, kaj eĉ malagnoskas ĝin, opiniante ke li enspezas tro malmulte por konstrui familion. La aŭtoro substrekas en la epilogo ke li priskribis tre detale – en kvar ĉapitroj el dek ses – scenon de tanka-seanco en Japanio “por ke alilandanoj bone komprenu kaj kaptu la esencon de utaoj”, tipe japana versoformo.

Peso 0,31 kg
Dimensões 21 × 16 × 2 cm
Ano

Autor

Editora

Páginas

196