La KancerKliniko (mallongige “LKK”) estas humura satira gazeto trimonata, sindiranta “politika, kultura, skandalema, ajnista”, kiu ekaperis en 1976. Ĝi estis fondita de la iamaj redaktantoj de la gazeto de la Junulfako de SAT (La juna penso) Ĵak Lepŭil’, Laŭrenco Septier kaj Jo-Petro Danvy, al kiuj rapide aldoniĝas la desegnisto Serge Sire. Multaj kunlaborantoj. Ĉefredaktoro: Ĵak Lepŭil’.
La Esperanto-kulturo ja ŝuldas multon al tiu gazeto jam 30-jara. La gazeto entenas interalie multajn poemojn, bildstriojn, tradukaĵojn, artikolojn opiniajn sed ankaŭ ajnecajn (kun, ekzemple, unu artikolaro pri supologio, ktp). En tiu gazeto, oni povas trafi jen akademianojn jen Esperanto-artistojn jen nekonatojn …kaj eĉ kelkajn VolaPüg’-partoprenantojn!
Sed plie de la gazeto, LKK eldonas ankaŭ multajn kromaĵojn en siaj KancerKlinikoTeko kaj KromKancerKliniko: povas temi pri verkoj tradukitaj (“Stil-ekzercoj” de Raymond Queneau), pri multpaĝaj bildstrioj aŭ pri aliaj tekstoj kiel la terminaro “Knedu min, sinjorino” de Renato Corsetti (slanga Esperanto-vortaro), la “Lingwe Uniwersala” de Rikardo Cash (libro pri la pra-Esperanto) aŭ Kompendio pri blazonoj de Serge Sire (speco de lernolibro pri heraldiko).
La Kancerkliniko – 5 x , 28 pgs, 21 x 29,7 cm, p/b, humor satírico